| News in Brief
January 5th 2008
The latest newsletter can be downloaded here
Mondcivitanoj en Magdeburg
Asocio konstruas pontojn inter Kontinentoj
Esti Mondcivitano. Impona afero!
Eminentaj pensuloj estas nomataj ondcivitanoj: Filosofoj, autoroj, eghisoroj.
Sed, fameco kaj genieco ne chiam estas antaukondichoj, sufichas la propra konfeso.
En la regiono Magdeburg alighis multnombraj homoj Asocio de Mondcivitanoj AWC Germanio r.a.
kaj fondis sekcion por la federala lando Saksio-Anhaltio (en Germanio).
Sidejo estas la “Unu-Mondo-Domo”. Respondeculo estas Gerhard Hirschmann.
Kion trajtas Mondcivitanojn?
“Respekto kaj estimo al la personeco de homo, de sia digno kaj unuopeco”, diras la direktoro por la vendado de nemoveblajhoj
kaj montras al la skribita Manifesto de la Mondcivitanoj: “Ni havas la devon, krei mondordon, en kiu neniu homo devas murdi au estu murdata.”
Al la politikaj postuloj de la organizo, fondita post la dua mondmilito, apartenas la plivastigado de la Unuighintaj Nacioj,
por ke la problemoj de la homaro estu malaperaj, kiel militoj, malsato kaj medidetruo.
Ghis hierau (Vendredo, la 28-a Julio 2006) Mondcivitano Hirschmann estis vizitata de samideano.
Mondcivitano Francois Hounsounou el la okcidentafrika Benino sekvis la inviton de la Magdeburgano.
Au Hirschmann au la bazinstruisto el Lokossa interparolas en Esperanto. „Esperanto kaj Moncivitaneco estas diversaj temoj. Sed, mi konstatas, ke multaj Esperantoparolantoj
ankau estas Mondcivitanoj”, rimarkas Hirschmann.
Kaj li komencas laudi la planitan lingvon, kompostitan el diversaj Europaj lingvoj.
Ghi estus facile lernebla. Oni taksas, ke Esperanton parolas 3- 6 milionoj da homoj, mondvaste, la tendenco: Kreskanta.
La interreto donas pluan pushon.
Francois Hounsounou jam estis kelkfoje en Germanio, sed la unuan fojon en Magdeburg.
La homoj de la urbo estas tre afablaj al li, diras la 31 jaragha filo de patro, kiu havas kvar edzinojn.
Francois havas 50 gefratojn. Li mem volas vivi monogame: “Tiukaze mi pli bone povas zorgi por miaj infanoj”.
Dum la sekvontaj tagoj la instruisto vizitos Esperantokongresojn en Florenco kaj Sarajevo.
Kiel oni povas vidi: Mondcivitanoj estas mondvaste survoje..... Lau la intervjuo en la redakcio de “Elbe-Report” en Magdeburgo, fare de la redakciano sinjoro Ulrich Meinhard
François HOUNSOUNOU
BP 226 Lokossa- Mono Rep. du Benin.
hounfranc@yahoo.fr , frank@tejo.org
Tel :+ 229 95 96 51 24
tio estas ligo al albumo pri vizito de Franko Hounsounou en Magdeburgo.
Li estas AWC- Esperanto-Direktoro por Benin: fotos.web.de/g-hirschmann/AWC-Franko
"the reply":
Kara Francois,
ankoraufoje koran dankon por via vitzito en Magdeburg.
Mi ghojas pri la planata sendado (inkluzive pago por mahghado kaj loghado po sendota)
por praktikantoj kaj / au studantoj germanaj al la gimnazio (1) au la bazlernejo (2) en la fakoj
- instruado de la Germana lingvo (1)
- instruado de la praktiko de projektevoluo, - regado, realigo kaj kontrolo (1)
- pentrajho kaj arta formkreado (2)
Due mi ege ghojas pri la interkonsentata partnereco inter la Internacia bazlernejo “Pierre Trudeau” Magdeburg / Barleben
(oni tie instruas la Germanan, la Francan kaj la Chinan /plano).
kaj la bazlernejo en Lokossa / Benino inter
- lernejklasoj kaj
- unuopaj lernantoj
Trie mi aldonas artikolon de loka gazeto pri ni, pri Esperanto kaj mondcivitaneco.
Sekvas la traduko en Esperanton.
|
News in Brief:
|